3M | |||||
---|---|---|---|---|---|
konglomerita firmao • varomarko • publika kompanio • diskeldonejo • negoco • organizaĵo vd | |||||
Dum | 1902 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | korporacio en Delavario | ||||
Sidejo | Maplewood | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Mike Roman • William M. Brown | ||||
Dungitoj | 88 667 (stato: 31-a de decembro 2013) | ||||
Agokampo | programaro | ||||
ISIN-kodo | US88579Y1010 | ||||
filiaj kompanioj | 3M Innovative Properties • 3M (Canada) • 3M (Israel) • 3M (France) • 3M (United Kingdom) • 3M (Germany) vd | ||||
Posedataj kompanioj | Post-it Note • scotch tape vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La Kompanio 3M ("3 M ", tio estas, M oble tri, derivita de la antaŭe angla plennomo la Minesota Minado kaj Produktado kompanio (angle Minnesota Mining and Manufacturing Company), estas usona multnacia konzerno kiu disvolvas kaj produktas milojn da malsamaj produktoj en la kampoj de industrio, sekureco kaj protekto, elektroniko, komunikado, oficejo kaj hejmo, medicino, nanoteknologio, alternativa energio, verda konstruado kaj pli. La firmao havas proksimume 75,000 dungitojn tutmonde, kaj havas produktejojn en pli ol 60 landoj [1][2]. La produktoj de la firmao estas venditaj tra lokaj distribuistoj kaj podetalistoj tutmonde. 3M estas unu el la 30 kompanioj kiuj konsistigas la Dow Jones-indekson [3]. La ĉefaj administradejoj de la firmao situas en la urbo de Maplewood, antaŭurbo de la urboj de Saint Paul kaj Mineapolo en la ŝtato de Minesoto, kie ĝi estis fondita en 1902 [4].
Ĝi estas unu el 30 kompanioj inkluditaj en la Dow Jones Industrial Average kaj estas parto de la S&P 500.
La markoj de la firmao inkluzivas la gluiĝajn Post-it-notojn, "Scotch" glubendojn, la purigajn produktojn de la serio "Scotch Bright", la unuajn helpajn produktojn de la serio Nexcare kaj pli.