Abronoj | |
---|---|
etno | |
Akanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
abrona lingvo | |
La abronoj aŭ brongoj (aliaj nomoj Abrong, Boron, Bron, Brong, Bono, Doma, Doms, Gyaman kaj Tchaman) estas okcidentafrika etno, precipe loĝanta en Ganao de kie ili originas, samkiel en la oriento de la Ebur-Bordo, en la departemento Bondoukou.
Proksimume 1.050.000 ĝis 1.117.000 etnanoj vivas en Ganao. Nur malgranda parto de tiu etno, laŭtakse 131.700 ĝis 175.000 homoj, vivas en Ebur-Bordo. En Ebur-Bordo la kutima nomformo por ili estas abronoj, en Ganao brongoj.
La abronoj apartenas al la etnaro akanoj, la abrona lingvo apartenas al la kvaaj lingvoj.