Abscisio (de la latina abscissio, t.e. ab, "for" kaj scissio, "tranĉo") estas la botanika termino pri perdo de diversaj partoj de organismo, kiel ekzemple planta faligo de folio, frukto[1], floro aŭ semo kaj aliaj plantpartoj kiel burĝonoj, branĉoj, pikiloj, dornoj aŭ floraroj. Komunlingvaj nomoj estas folifalo, fruktofalo kaj burĝonfalo. En mikologio, ĝi estas la enaerigo de funga sporo. En ĉelbiologio, abscisio rilatas al la disiĝo de du filinaj ĉeloj ĉe la fino de citokinezo.
En zoologio, ĝi estas la intenca eliminado de korpoparto, kiel ekzemplo de ungego, haŭto aŭ la liberigo de vosto por eviti predanton.