Adaja | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 163 km |
Fluo | |
- Koordinatoj | 40° 31′ 26″ N, 5° 9′ 48″ U (mapo)40.523888888889-5.1633333333333 |
Enfluejo | en la riveron Doŭro |
- Alteco | 675 m |
- Koordinatoj | 41° 31′ 59″ N, 4° 51′ 48″ U (mapo)41.533055555556-4.8633333333333 |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Provinco Avilo |
Adaja [aDAĥa] estas rivero de Hispanio, la dua plej grava alfluanto al Doŭro el ties maldekstra bordo post Tormes. Ĝi ekfluas inter La Serrota kaj la Montaro de Avilo, precize en la nomita fonto Fuente Berroqueña aŭ Fuente del Ortigal (Villatoro, Provinco Avilo). Laŭlonge de 163 km, tiu fluaĵo trafluas tri provincojn (nome Avilo, Segovio kaj Valadolido, laŭ tiu ordo) kaj drenas basenon de 5328 km². La rivero Adaja ricevis la katalogigon kiel Loko de Komunuma Gravo (LICES4180081) por ties deklaro kiel Zono de speciala konservado (ZSK) ene de la Reto Natura 2000 de la Eŭropa Unio, ĉar oni konsideris ĝin ekologia koridoro unuaranga por faŭno.