Adigeoj | |
---|---|
etno | |
Ĉerkesoj | |
Suma populacio | |
128 500 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
adigea lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
sunaismo | |
La adigeoj aŭ adigejoj aŭ subaj ĉerkesoj aŭ okcidentaj ĉerkesoj (memnomo адыгэ / adige aŭ кIах / kah) estas popolgrupo en suda parto de Rusio, en okcidenta parto de Kaŭkazo kaj nordorienta parto de Nigra maro, apud rivero Kuban, en Adigeio (Адыгея). Ili nombras sur Adigeio 128.000 (2000; en 2002 nur. ĉ. 24 % de la tuta loĝantaro), sed vivas 130.000 adigeoj en Turkio, etaj grupoj en Sirio, Jordanio, Irako, Israelo, Germanio kaj Usono.
Multaj sciencistoj taksas ilin okcidenta grupo de la ĉerkesoj. Ili estas islam-kredantoj, okupiĝas ĉefe pri bestobredado, arbar-kultivado, lignoprilabora industrio.
Ilia lingvo estas la adige-lingvo, kiu apartenas al la kaŭkazaj lingvoj. Ĝi havas kvar lokajn dialektojn. Ili uzis ĝis 1927 araban skribon, poste latinan skribon ĝis 1938, ekde tiam cirilan alfabeton.