Afrikcentrismo (ankaŭ Afrikcentreco) estas alproksimiĝo al la studo de la historio de la mondo kiu fokusas al la historio de la popoloj de ĵusa deveno el Afriko.[1] Ĝi estas en kelkaj aspektoj ia reago al la tutmondaj (eŭropcentrismaj) sintenoj pri la afrikaj popoloj kaj iliaj historiaj kontribuoj; ĝi klopodas korekti tion kion ĝi konsideras eraroj kaj ideoj daŭrigitaj pere de la rasismaj filozofiaj subtenoj de la okcidentaj akademiaj sciencoj kiel disvolvigitaj dum kaj ekde la frua Renesanco de Eŭropo justigantaj tialojn por la sklavigo de aliaj popoloj, por ebligi pli akuratajn rakontojn ne nur pri afrikanoj sed pri la kontribuoj de ĉiuj popoloj al la historio de la mondo.[2] Afrikcentreco temas ĉefe pri la memdetermino kaj la afrika agado kaj estas tutafrikisma vidpunkto por la studo de kulturo, filozofio kaj historio.[3][4]
Afrikcentrismo estas akademia movado kiu intencas rekonduki la esploradon kaj la edukadon al temoj de la tutmonda historio, el la perspektivo de la historiaj afrikaj popoloj kaj regosistemoj. Ĝi adoptas kritikan sintenon pri eŭropcentrismaj principoj kaj mitoj pri la historio de la mondo, por atingi metodologiajn studojn de tiu lasta. Kelkaj el la kritikantoj de la movado kredas, ke ĝi ofte neas aŭ minimumigas la kulturajn influojn el Eŭropo, Proksima Oriento kaj Azio, troigante kelkajn aspektojn de la historiaj afrikaj civilizaoj kiuj sendepende plenumis gravan nivelon de kultura kaj teknika disvolvigo. Ĝenerale, Afrikcentrismo estas kutime montrata kun fokuso al la historio de Afriko kaj ties rolo en la nuntempa afrik-amerika (respektive afrik-usona) kulturo inter aliaj.