Akvokastelo

Akvokastelo Bodiam Castle en Sussex

Akvokastelojakvoburgoj nomiĝas kasteloj, kies areo estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de akvo. Aliro al la kastelo eblis ofte nur per levponto.

Akvokastelo Klaffenbach en Saksio

Oni povas distingi inter:

  • Akvokasteloj kun artefaritaj akvofosaĵoj/akvokanaletoj aŭ lagetoj
  • Akvokasteloj sur insuloj kun natura protekto

Multloke en Mezeŭropo iamaj fortikitaj kasteloj alikonstruis por reprezentado. Kvankam la fosoj perdis sian funkcion protekti, ili konserviĝis pro beleco. En Orienta Germanio, kie inter 1945 kaj 1990 regis komunisma reĝimo tre alergia pri la feŭdisma pasinteco, oni en tiuj 45 jaroj eksplodigis multajn kastelojn, sed pro altaj konservadokostoj ankaŭ en Okcidenta Germanio kaj la resto de okcidenta Eŭropo oni ekde la 1960-aj jaroj drenis multajn akvokanaletojn aŭ eĉ plenŝutis ilin.


Akvokastelo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne