Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Alburno

Por la fiŝo vidu Alburno (fiŝo).

Alburno ( hele ) kaj durameno ( malhele ).

La alburno [1] [2] estas la ne-duramenigita ligno de arbo : ĝi troviĝas inter la durameno kaj la arboŝelo. La alburno prizorgas la supreniran sevon kaj servas kiel magazeno por nutraĵoj. Ĝi havas precize la saman strukturon kiel la durameno, sed alian kemian entenaĵon : mankas la precipitaĵon de substancoj kiuj protektas la duramenon, kaj ĝi ĉiam havas helan koloron. Ĉu pli la durameno malhelas, des pli klare la alburno desegniĝas. Tiu dependas de la specio. La transiro inter la durameno kaj la alburno foje estas neta, foje iompostioma.

La alburno estas vundebla por fungoj, kaj tial ne ( aŭ ne ne-manipulada ) estas uzata kie longdaŭreco gravas. Kie longdaŭreco ne primare gravas, oni ankaŭ kelkafoje uzas nur la alburnon.

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. ( p. 52 ) esperante
  2. PIV2 p. 69

Previous Page Next Page






خشب النسغ Arabic Albeca Catalan Splintved Danish Splintholz German Σομφό ξύλο Greek Sapwood (wood) English Albura Spanish Maltspuit ET Zurgizen EU Aubier French

Responsive image

Responsive image