Aleganoj (Allegheny Mountains) | |
Alegana Montaro | |
montaro | |
Rigardo el la observado-turo pinte de Sprusnobo ( Spruce Knob )
| |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Regiono | Marilando, Pensilvanio, Okcidenta Virginio, Virginio |
Parto de | Apalaĉaj Montoj |
Plej alta punkto | Sprusnobo (angle Spruce Knob) |
- alteco | 1 482 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 41′ 59″ N 79° 31′ 58″ U / 38.69972 °N, 79.53278 °U (mapo) |
Longo | 800 km (497 mi) |
Larĝo | 150 km (93 mi) |
Geologia konsisto | grejso, kvarco |
Situo de Aleganoj purpure
| |
Vikimedia Komunejo: Allegheny Mountains | |
La Aleganoj [1] aŭ Alegana Montaro, estas parto de la vastaj Apalaĉaj Montoj de orienta Usono kaj Kanado. La montaro havas nordorient-sudokcident orientadon kaj iras tra proksimume 640 km ekde nord-centra Pensilvanio, tra okcidenta Marilando kaj orientan Okcidenta Virginio, al sudokcidenta Virginio.
Aleganoj ampleksas la krudan okcident-centran parton de Apalaĉaj Montoj. Ili leviĝas al ĉirkaŭ 1 482 m en nordorienta Okcidenta Virginio. En la oriento, ili estas dominitaj per alta, kruta deklivaro konata kiel la Alegana Fronto. En la okcidento, ili malsupreniras en la tre parencan Aleganan Altebenaĵon kiu etendiĝas en Ohio kaj Kentukio.