Anastomozo [1] ( el la greka : ἀναστόμωσις, komunikiĝanta apertaĵo ) en retaĵo de fluoj estas kuniĝa punkto de du fluoj kiuj antaŭe disbranĉiĝis, kiel vaskuloj aŭ foliaj nervuroj. La termino estas uzata en medicino, biologio, mikologio kaj geologio.
En geologio, anastomozo ofte rilatas al kvarcaj ( aliaj ) vejnoj kiuj montras tiun karakterizaĵon, kiu ankaŭ ofte situas en regionoj kun metamorfaj rokoj.