Apiono | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30–20 a.K. en Oazo Siva |
Morto | 5–48 p.K. en Romo |
Lingvoj | kojnea greka • egipta • latina |
Okupo | |
Okupo | verkisto filozofo retorikisto |
Apiono (en kojnea greka Ἀπίων Πλειστονίκου, Apíōn Pleistoníkēs; n. en 30–20 a.K.; m. en 45–48 p.K.)[1], kies nomo devenas de la grekigita formo de la antikva egipta termino “ Apiso”, laboris en la unua jarcento de nia erao kiel samtempulo de Plinio la Maljuna kiel Aleksandria gramatikisto, literaturisto kaj Homera filologo. Hodiaŭ li estas plej konata pro siaj kontraŭjudaj tekstoj, al kiuj Jozefo Flavio referencas en sia verko Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono", en kojnea greka, subtitolita "Pri la originaleco de judismo", titolo de la latina traduko Contra Apionem).