Arguin sur la mapo de Maŭritanio Koordinatoj: 20° 36′ N 16° 27′ U / 20.6 °N, 16.45 °U (mapo) |
Arguin aŭ Arkin (portugale Arguim) estas insulo, kiu situas 12 kilometrojn de la okcident-afrika kontinenta marbordo kaj estas parto de la sablobenko Arguin. La insulo hodiaŭ apartenas al Maŭritanio.
Kiel multflanka medio kun sablodunoj, vadmaro, malprofundaj lokoj, insuletoj kaj la najbara dezerto estas ideala travintrumejo por la migrobirdoj. La fiŝoriĉa areo kun martestudoj kaj delfinoj apartenas al la Nacia Parko Banc d'Arguin