Asatro | ||
---|---|---|
religio | ||
ĝermana novpaganismo | ||
Ásatrú (el Islanda "Æsir" + "fido", [auːsatruː]) estas novpagana religia movado inspirita de Ĝermana politeismo, pli precize la Norda paganismo kiel ĝi estas priskribita en la Eddaoj kaj praktikita antaŭ la kristanigo de Skandinavio.
Estas du ĉefaj branĉoj de Ásatrú, origine preskaŭ samtempe en Islando (islande Íslenska Ásatrúarfélagið, 1972) kaj en Usono (Asatru Free Assembly, 1974). Dum la skandinavia branĉo emfazas panteisman spiritecon enradikita en mezepoka kaj nuntempa Skandinavia folkloro, la usona branĉo postulas "indiĝenan religion de la popoloj de Norda Eŭropo" revenante al la paleolitiko.[1] En Germanio, la termino Asatru estas uzata en la plej ampleksa senso de Ĝermana novpaganismo.