Asteriono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Kreto |
Patro | Tektamo |
Edzo/Edzino | Eŭropa |
Infanoj | Crete |
Laŭ la helena mitologio Asteriono (el la greka Άστέριος, stelplena aŭ tiu, kiu rilatas al la sferoj de fiksaj steloj[1]) aŭ Asterio, laŭ la romia mitologio, estis reĝo de Kreto, heredinto de sia patro Tektamo. Sia patrino estis filino de Kreteo.
Kiam Eŭropo alvenis al la insulo post sia amafero kun Zeŭso, ŝi estis gastigita de Asteriono, kiu fine edziĝis al ŝi, laŭ propono de Zeŭso. Tamen, Asteriono ne volis havi filojn kun eksamantino de tiel pova dio, kaj pro tio li adoptis, vartis kaj edukadis la tri infanojn kiujn sia edzino havis kun Zeŭso: Minoo, Radamanto kaj Sarpedono. Kelkaj verkistoj asertas ke ili fakte estis filoj de Asteriono, kaj ke estis li, kiu forkaptis Eŭropon. La ŝildo de Kreto (taŭro) prezidis la ŝipon, kiun Asteriono uzis por preni ŝin, kaj pro tio oni diris ke Eŭropo estis forrabita de taŭro.
Kvankam la plimulto de la versioj neas ke li havis propran idaron, aliaj asertas ke Asteriono ankaŭ estis la patro de Kreto, hipoteza edzino de Minoo.
Asteriono dividis sian regnon en tri partojn, unu por ĉiu el liaj adoptataj filoj. Tamen, tuj post lia morto Minoo postulis la tutan regnon. pledante esti la plej ŝatataj de la dioj. Por tio pruvi, li pretigis oferon al Pozidono kaj petis lin donaci taŭron por ĝi. Subite, aperis blanka taŭro el la maro, tiel bela ke Minoo rifuzis buĉi ĝin kaj elektis alian malpli bela. Tio multe ĉagrenis Pozidonon, kiu venĝis la ofendon instigante monstran amon inter la edzino de Minoo, Pazifao, kaj la taŭro. El tiu rilato naskiĝis la fama Minotaŭro, ankaŭ nomita Asteriono.
Nur Sarpedono plendis pri la kronado de Minoo, rimarkante ke la volo de Asteriono estis dividi la regnon inter la tri fratoj. Pro tiu ribelemo, Minoo elpatrujigis lin, kaj Sarpedono forfuĝis al Kilikio, kie li venkis la lokanojn kaj fondis novan regnon.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Kreto | Poste: | |
---|---|---|---|
Tektamo | Asteriono | Minoo Radamanto |