Astraia | |
---|---|
Originala nomo | Ἀστραῖα |
Sekso | ina |
Eble sama | Diko, Nemezo |
Familio | |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Temiso |
Astraia (helene Ἀστραῖα , latine Astraea) estis en la helena mitologio virgulina diino de intakteco kaj pureco, filino de Astreo kaj Eoso. Ŝi estas ligata kun diino de justeco Diko. Ŝi ne estu interŝanĝata pri Asterio, diino de steloj kiaj filino de Kojo kaj Febo.
Astraia, ĉiela virgulino, estis la lasta el nemortemaj, kiu vivis kun homoj dum la Ora epoko, unu el kvin malnovgrekaj homaj epokoj. Laŭ Ovidio ŝi lasis la teron dum la Fera epoko. Laŭ la legendo Astraia en unu tago revenos teren kaj kunportos revenon de la utopia Ora epoko.