La atonismo estis unu de la plej fruaj monoteismaj religioj registritaj en la historio.[1][2] La kulto instruis, ke estas nur unu dio (Atono), kaj ke Aĥnaton kaj Nefertito estas liaj gefiloj.[3] Temas pri la dua konata religio kiu konvertiĝis en la oficiala religio de la registaro en la Antikva Egipto, kaj ĝi anstataŭis la jarcentdaŭran antaŭan kulton politeista.[4] La atonistoj konstituis la majoritaton de la egipta loĝantaro en ties pinta epoko.[5][6] La kulto instruis, ke Atono estas mizerikorda, ĉiopova, ununura, kaj gvidanto de la homaro tra siaj filoj.[7] La sanktaj skribaĵoj de la religio estis verkitaj en la amarna periodo, kaj estis konsiderataj la laŭvorta parolo de la dio, same kiel la instruoj kaj ekzemploj normigaj.[8]
La atonistoj kredis, ke la religio estas la kompleta kaj universala versio de prafido.[9] La kulto estis elitema, en kiu nur la membroj de la reĝa familio povis rekte adori la dion kaj la homoj devis adori ĝin nur tra ili.[10] La religiaj konceptoj kaj praktikoj tuŝis praktike ĉiujn aspektojn de la vivo kaj de la socio, el la arto ĝis la sociala bonfarto. La urbo Aĥetaton estis sankta urbo por kulto.[11]