Totala populacio | |
---|---|
Por 2022: 2.9 million[1] | |
Landoj kun signifaj populacioj
de azilpetantoj | |
Venezuelo | 264,000 |
Afganistano | 208,500 |
Kubo | 194,700 |
Nikaragvo | 165,800 |
Ukrainio | 152,000 |
Sirio | 147,600 |
Kolombio | 90,500 |
Honduraso | 79,700 |
Haitio | 73,500 |
Turkio | 71,800 |
Azilpetanto estas persono, kiu alvenas al alia lando sen esti antaŭe agnoskita kiel rifuĝinto kaj serĉas politikan azilon. La fono por la peto por azilo plejofte baziĝas sur politikaj, etnaj kaj religiaj kialoj. Se la peto estas aprobita en la ricevanta lando, la persono ricevas unu el pluraj formoj de restadpermeso, kaj escepte politikan azilon. Ofta formo estas loĝpermeso pro humanitaraj kialoj, kie la koncernato ne plenumis la postulojn por azilo. Al homoj kun tia permesilo ankaŭ povas ricevi laborpermeson. Humanitaraj permesoj ofte estas donitaj lige kun milito aŭ militecaj kondiĉoj en la hejmlando, kaj povas esti retiritaj kiam la situacio pliboniĝis.
Personoj, kiuj havas fonditan timon de persekuto, estas, laŭ la Konvencio pri Rifuĝintoj de 1951, rajtigitaj al la statuso de rifuĝinto (aŭ azilo), kaj ne povas esti resenditaj al sia devenlando kontraŭ sia volo. Landoj kiuj subskribis la 1951-datita Konvencion pri Rifuĝintoj estas devigataj akcepti rifuĝintojn. Internacie, estas la Komisaro de UN por Rifuĝintoj kiu kontrolas la rajtojn de rifuĝintoj.
Azilpetantoj petas politikan azilon en lando kie ili opinias, ke ili povas vivi pli sekure aŭ pli bone. En politikaj diskutoj, du specoj de azilpetantoj ofte estas distingitaj:
La linio inter rifuĝintoj dezirantaj eskapi vivdanĝeran situacion kaj ekonomiaj rifuĝintoj estas malklara. La manko de jurŝatateco aŭ malstabila politika situacio en la devenlando ofte estas akompanata de nesufiĉa sanservo, sociala sekureco aŭ sociala asekuro, edukŝancoj, kaj korupto. En multaj kazoj estas ne eble por nek la azilpetanto aŭ la enmigradoficialuloj decide pruvi la motivojn por la azilpeto.
Juraj profesoroj de Universitato Duke sugestas permesi al azilpetantoj procesi la persekutantajn landojn, kaj transdoni la rajtojn de la proceso al la gastigantaj landoj. Ili ankaŭ prezentas precedencon de persekuta lando kiu malvenkiĝis al la premo de internacia komerco kaj pagis kompensojn [2].