Bagmati | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 589 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Nepalo |
Regionoj | Centra Regiono |
Bagmati estas la sankta rivero de la nepalanoj kaj la plej granda rivero de Nepalo.
Ĝi fontas ĉe Bagdŭar je la norda rando de la valo de Katmanduo kaj fluas meze tra Katmanduo. Ĉe la bordo situas la templokomplekso de Pashupatinath, en kiu okazas kadavrobruligoj laŭ hinduaj ritoj. Kotesar Multfaka Kolegio situas apud ĝia alfluanto Manohara. La Bagmati absorbas ĉiujn aliajn riveretojn el la valo de Katmanduo kaj forlasas la valon je la sudo en la gorĝo de Ĉovar. La rivero estas grave malpuriĝinta, ĉar preskaŭ ĉiu uzita akvo de la metropolregiono Katmanduo kun multaj milionoj da loĝantoj estas kondukata al ĝi.
Koordinatoj: 27° 39′ 09″ N; 85° 17′ 23″ E Mapo