Bagredoj, Bagridae, estas familio de Siluroformaj fiŝoj kiuj estas indiĝenaj de Afriko (Bagrus) kaj de Azio (ĉiuj aliaj genroj) el Japanio al Borneo.[1] Ĝi enhavas ĉirkaŭ 245 speciojn en ĉirkaŭ 22 genrojn. Tiuj fiŝoj estas ofte konataj kiel nudaj katfiŝoj aŭ bagredaj katfiŝoj. La nomiga genro estas Bagrus.
Grandaj bagredoj estas gravaj kiel nutrofonto. Aliaj kelkaj specioj estas tenataj kiel fiŝoj de akvario.[1]