La balgobuso (aŭtobuso kun balgo (PIV)), trajn-buso (Esperanta Bildvortaro), artika aŭtobuso estas aŭtobuso aŭ trolebuso, kiu estis konstruita kiel artika veturilo kaj tiel uzeblas eĉ dum kurbiĝo en malvastajn stratojn.
La balgobuso konsistas el du- aŭ triaksa antaŭa parto, kiun ligas artiko kun balgo al posta parto (remorko, se temas pri trenata parto). Ĝi estas ĝenerale ĉ. 18 metrojn longa, kompare al simplaj busoj kun 11-14 metroj. Dubalgaj busoj longas eĉ 25 m.