Balo (de ballare = danci) estas plezurkunveno, en kiu viroj kaj virinoj dancas kune (PIV).
Ĝi estas konsiderata kiel solena societa okazaĵo, al kiu estas dissendataj specialaj invitiloj kaj presataj afiŝoj, gluataj sur afiŝtabuloj tra la urbo, kie la balo estas okazonta. Multaj societoj, asocioj, organizoj kaj kluboj donas balojn por reprezenti sin antaŭ la publiko (ankaŭ esperantistaj baloj). Por virinoj ĝi estas ŝanco prezenti sian plej belan balrobon kun balŝuoj kaj balmantelo kaj fariĝi balreĝino. La plej luksaj baloj estas alireblaj nur por invititoj, sekve ricevi la invitilon estas afero de prestiĝo.
Tre ŝatataj estas kostumbaloj aŭ maskobaloj, en kiuj la invititoj devas porti travestion (roli kiel Napoleono, diablo, katino k.s.) aŭ simple maskon, kiu kaŝas la vizaĝon kaj preparas por gedancantoj ofte grandan surprizon, kiam oni demetas la maskon. Specialaj maskobaloj estas organizataj por infanoj, kiuj kutime alivestiĝas kiel bestetoj aŭ herooj el diversaj fabeloj. Inter la plenkreskuloj estas ŝatataj ankaŭ piĵamobaloj, kiam oni dancas en piĵamoj kaj noktoĉemizoj, el kio fontas granda gajeco.
En la 15-a jarcento oni donis balojn ĉe kortegoj de suverenoj kaj grandnobeloj en Francio, de kie ili disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Ili estis nur por invititoj (ekz. Romeo sub masko enŝteliĝis en la balon de Kapuletoj kaj renkontis tie Julietan), laŭ severa ceremonio kaj inaŭguris ilin elektitaj gereĝoj de la balo.
En 1715 en Parizo estis aranĝita publika balejo, kien povis veni ĉiu ajn persono de ĉiu ajn socia klaso, se li aŭ ŝi aĉetis enirbileton. La baloj de tiam fariĝis ĝeneralaj por la tuta publiko en ĉiuj landoj, kien tiu kutimo penetris.
De simplaj dancamuzoj, kiuj okazas en vinejoj kaj gastejoj aŭ dum kermesoj, baloj diferencas per pompeco en granda solonego kun ampleksa orkestro, luksaj vestoj kaj speciala programo.
Baloj oftas en popolaj fabeloj kaj legendoj, kies plej konata estas la rakonto de Cindrulino, kiu rakontas, kiome tipa, la historion de la savo Cindrulino per la princo.