Banpo | ||
---|---|---|
urbo, arkeologia loko [+] | ||
Supermara alteco | 639 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 16′ 28″ N, 109° 2′ 51″ O (mapo)34.27444444109.0475Koordinatoj: 34° 16′ 28″ N, 109° 2′ 51″ O (mapo) | |
Banpo | ||
Vikimedia Komunejo: Banpo Site [+] | ||
Banpo (ĉine: 半坡; Pinjino: Bànpō) estas arkeologia trovejo en la valo de Flava Rivero iom oriente de Ŝjiano (西安; Xī'ān), Ĉinio. Ĝi estis ekmalkovrita en 1953 kaj elfosita 1954–1957.[1]
Bànpō enhavas la restaĵojn de pluraj bone organizitaj neolitikaj setlejoj datanta de proksimume 4.500 a.K.[2]. Tiel ĝi apartenas al la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.
La vilaĝo kovras grandan areon de 5-6 hektaroj kaj estis ĉirkaŭigita de fosaĵo, verŝajne defenda ĉirkaŭfosaĵo kvin aŭ ses metrojn larĝa. La domoj estis konstruitaj el koto kaj ligno, rondaj kun superpendantaj pajlotegmentoj (fragmito), ili staris sur malaltaj fundamentoj. Krome troviĝis en Banpo komunaj areoj por entombigoj.
Bànpō estas la plej granda inter la neolitikaj setlejoj kun aĝo de pli ol 6000 jaroj. Banpo estas la trovejo tipa (tipejo) kaj nomdona por la Banpo-epoko, la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.
Trovaĵoj el Banpo estas ekspoziciataj en Xi'an Banpo Museum en urbo Ŝjiano.