Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Baritonsaksofono

Baritonsaksofono

Baritonsaksofono estas muzikinstrumento el la familio de la lignaj blovinstrumentoj. Temas pri saksofono de malalta registro en E♭. Kelkaj variaĵoj havas klapon por la malalt-A, per kiu oni povas ludi la sonantan tono C. Oni uzas ĝin pli malofte por solooj, sed ĝi estas subtena elemento de la saksofona tonmetaĵo de ĵazbandego kaj grave rolas en saksofonkvaropoj. Pro la varma kaj volumena sono la sonkoloro similas iomete al tiu de violonĉelo.

Tonamplekso: (C) D♭ – a1. Per la suprotonoj oni tamen povas ludi ankaŭ en pli altaj registroj. La sonanta tono C estas ludebla nur je instrumentoj kun klapo por malalt-A .


Previous Page Next Page