Becherovka | ||
---|---|---|
registrita marko vd | ||
Dum | 1807 - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
Becherovka estas amargusta kuracplanta likvoro produktata en Ĉeĥio en la banloka urbo Karlovy Vary. Ĝi estas farita el pli ol dudek specoj de herboj kaj spicoj kaj ne enhavas kemiajn aldonaĵojn. Enhavo de alkoholo estas 38 %. Kiel aperitivo ĝi estas uzata por subteno de digestado. Nun ankoraŭ estas unu el la plej famaj allogaĵoj de la turisma urbo. Ĝi estas foje moknomita la "dektria fonto de Karlovy Vary".