Blonda (de la franca vorto blond(e), „hela“) estas kolora nuanco inter flaveca kaj bruneca. En ĉiutaga lingvouzo la vorto preskaŭ nur uziĝas por hela kaj flaveca harkoloro, unuavice de homoj, signife pli hela ol rufa haro, kaŝtana, bruna aŭ nigra harkoloroj, pli malhela nur ol blanka koloro de hararo. Teorie la vorto tamen ankaŭ aplikeblas al aliaj objektoj kaj tiam priskribas koloran nuancon hele flavecan, similan al sablo aŭ lino, en analogio al la harkoloro.
Proksimume 2 procentaĵoj de la monda homaro estas en plej vasta senco blondaj [1]. En multaj homaj kulturoj la karakterizaĵo esti blonda estas signo de beleco - tial jam frue en la homa historio homoj klopodis blondigi siajn harojn por similiĝi al tiu beleca idealo. La vortoj blondulo respektive blondulino do signas viron respektive virinon kun blonda hararo: En Esperanto la vorto klare ekzistas en vira kaj virina formo kaj ampleksas homojn de kaj nature blonda kaj de artefarite blondigita hararo - en aliaj lingvoj la situacio parte malsamas, ekzemple en la germana fine de la 19-a jarcento malaperis la vorto "Blondin" por blondulo kaj nur restis la vorto "Blondine" por blondulino, unuavice celante virinojn kun artefarite blondigitaj haroj.