|
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Bourdeau en Savojo, france prononcata [burDO:]. Ne konfuzu ĝin kun la komunumo Bourdeaux, prononcata same, en la departemento Drôme, kaj kompreneble ankaŭ ne kun Bordozo, france Bordeaux, prononcata kun komenca vokalo "o".
|
Bourdeau [burDO:] (jen france, historie latine Burdigala) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Savojo (france Savoie, arpitane Savouè), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes), kaj en la samnoma historia regiono Savojo. Fine de 2022 en la komunumo vivis 579 loĝantoj. La loko situas ĉe la bordo de la lago Bourget.