Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Brocken

Brocken
el birda perspektivo
monto
Alteco 1 141 m
Situo Germanio
Montaro Harco
Geografia situo 51° 48′ N, 10° 37′ O (mapo)51.80055555555610.617222222222Koordinatoj: 51° 48′ N, 10° 37′ O (mapo) f4
Brocken (Germanio)
Brocken (Germanio)
DEC
Situo de Brocken
Map
Brocken
vdr

La Brocken [prononco BROKn] estas la plej alta monto en la nordo de Germanio. Ĝi altas 1141 metrojn kaj estas la centro de la mezalta montaro Harco. Ĝia pinto situas en la pleja okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto, tuj ĉe la limo al la okcidenta najbara federacia lando Malsupra Saksio - inter la jaroj 1945 kaj 1990 ĝi tre proksimis al la arde gardita limo inter ambaŭ partoj de Germanio, kiu centre distranĉis la mezaltan montaron Harco. La monto kaj sia ĉirkaŭaĵo estas parto de la Nacia Parko Harco.

Laŭ la mezeŭropaj legendoj pri sorĉistinoj, la monto havas la literaturan nomon Blocksberg [prononco BLOKSberk] - en Esperanto Blokmonto - kaj estas la loko, en kiuj ĉiuj mezeŭropaj sorĉistinoj kolektiĝas en la Valpurga Nokto kaj sur siaj flugaj balailoj ĉirkaŭas grandegan fajron. La scenon sur la monto priskribas interalie la dramo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe, kaj ankaŭ la infana libro La malgranda sorĉistino de Otfried Preußler [OTfri:t PROJSla], kiu estas klasikaĵo ne nur en la germanlingva, sed ankaŭ en esperanta traduko en la esperantlingva infana literaturo.


Previous Page Next Page






Brocken AF Brocken AN جبل بروكن Arabic جبل بروكن ARZ Brocken (tumoy sa bukid) CEB Brocken Czech Brocken CY Bloksbjerg Danish Brocken German Brocken English

Responsive image

Responsive image