Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Bulbotubero

La bulbotubero (latine bulbotūber) aŭ firma bulbo[1] aŭ (laŭ PIV evitinde[2]) kormo (latine cormus) estas la mallonga, vertikala, ŝvelinta subtera tigo (bulbosimila tubero) de plantoj (kutime ĉe unukotiledonaj), servanta kiel rezervaĵa organo por travivi vintron aŭ aliajn malfavorajn kondiĉojn kiel someran sekegon kaj varmegon (trasomerumo). La bulbotubero estas tipe ĉirkaŭata de protekta maldikaj membranoj, tunikoj aŭ skvamoj. Interne la bulbotubero konsistas el amelo-entenaj parenĥimaj ĉeloj. La bulbotuberoj povas esti elfositaj kaj uzataj por plurobligo (reprodukto) de la planto (ekz. taro aŭ kolokasio). Ili estas similaj ekstere al bulbo, tiel oni kelkfoje erare nomas ilin per tiu nomo.

  1. firma bulbo (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. kormo (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

Previous Page Next Page






Cormo AN جعثن Arabic Клубнецыбуліна BE Грудколуковица Bulgarian Corm Catalan Corm English Cormo Spanish کورم FA Tyvimukula Finnish Corme (bulbe) French

Responsive image

Responsive image