Buquoy

Buquoy
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Devena nomo Buquoy(idoj) / de Bucquoy / von Buquoy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio Buquoy (Buquoyidoj, Buquoyoj) estas malnova franca familio el graflando Artois, kiu devene skribis sin de Longuevalde Vaux kaj Bucquoy. (En la ĉeĥa medio ne alkutimiĝis prononco laŭ la devena franca prononco ([bykua]), sed oni legis la nomon laŭ kutima ĉeĥa prononco [bukvoj].[1]) En la 16-a jarcento la graflando Artois fariĝis konsisto de Hispana Nederlando, kie Maksmiliano el Longueval estis en la jaro 1580 avancita en grafan staton. Lia filo, la imperiestra generalo Karel Bonaventura grafo Buquoy venis en Bohemion kun katolikaj soldataroj en la jaro 1618, en la tempo de tridekjara milito, kaj en februaro de 1620 li ricevis konfiskitan posedaĵon de Petr ze Švamberka kiel rekompencon de la ŝuldo de imperiestro pro nepagita soldo. Li fondis tiel la ĉeĥan branĉon de la familio kaj sukcese li gvidis la imperiestrajn soldatarojn en batalo sur Blanka monto. De komence de la 18-a jarcento poste tiu ĉi porhabsburga familio senĉese pli multe transŝovis sian intereson el tenposedaĵoj en Hispana Nederlando al posedaĵoj en meza Eŭropo, kaj en la Ĉeĥa reĝlando tiel Buquoyoj fariĝis unu el la plej signifaj familioj.[2]

  1. "Naše řeč – Radíme a kritizujeme". Kontrolita 2019-06-13.
  2. MAŤA, Petr. Svět české aristokracie (1500–1700). 1. vyd. Praha: NLN, 2004. Str. 461. (ISBN 8071063126).

Buquoy

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne