Cianamido | ||||
Plata kemia strukturo de la Cianamido | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Cianamido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 420-04-2 | |||
ChemSpider Kodo | 9480 | |||
PubChem-kodo | 9864 | |||
Merck Index | 15,2674 | |||
Fizikproprecoj | ||||
Aspekto | blanka kristala higroskopa solidaĵo | |||
Molmaso | 42.041 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.282g cm−3 | |||
Fandpunkto | 44 °C | |||
Bolpunkto | 260 °C | |||
Refrakta indico | 1,4050 | |||
Solvebleco | Akvo:850 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 125 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R20 R25 R27 R36/38 R43 [1] | |||
Sekureco | (S1/2) S3 S22 S36/37 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H312, H315, H317, H319[2] | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P272, P280, P301+310, P302+352, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P361, P362, P363, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Cianamido estas organika kombinaĵo kaj plej simpla kondensiĝagento en polimerizaj reakcioj. Ĝi povas konsideriĝi kiel la nitrilo de la karbamata acido aŭ amido de la cianida acido. Ĝi estas blanka higroskopa solidaĵo, vaste uzata en agrikulturo kaj produktado de farmaciaĵoj kaj aliaj organikaj kombinaĵoj. La molekulo enjavas nitrilan grupon ligitan al amina grupo. La strukturo similas al tiu de la hidrogena sulfido, sed estas malpli toksa. La plej ordinara cianamido estas la kalcia cianamido el kie ĝi devenas per hidrolizo.
Neantaŭtempaj malkovraĵoj de molekulaj astronomoj aldonis cianamidon al la nombro da etaj molekuloj ĉeestaj en la interstela spaco. Probable estas ke ĉi-molekulo ekzistis ankaŭ sur la tera surfaco okaze de la formado de nia planedo. Analizoj de karbonatohavaj kondritoj indikas la ĉeeston de hidrolizaj kaj kondensiĝaj produktoj je cianamido, tia kia ureo, guanil-ureo, cianurata acido kaj melamino en la makromolekula materialo ĉeestanta en tiuj meteoritoj.