Croydon (elparolu: krójdn) estas urbo kaj distrikto de Granda Londono. La loko Croydon ekzistis antaŭ 962. La municipo kreiĝis 1883, kaj pligrandiĝis en 1965 kiam oni aldonis al ĝi la urban distrikton Coulsdon kaj Purley. Laŭ la stato de 2018, en la nuna urbodistrikto ("London Borough of Croydon") vivis 385 346 loĝantoj sur areo de 86,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 455 loĝantoj/km².
La flughaveno Croydon estis antaŭe la plej grava flughaveno de Londono, kaj funkciis ĝis 1959.