Curse | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1978 (46-jaraĝa) en Minden | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Bard College at Simon's Rock (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Curse vd | |
Okupo | muzikisto repisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael Sebastian Kurth (6a de Septembro 1978), plej bone konata kiel Curse, estas germana repisto.
En 2000, li repis kun GZA, Prodigal Sunn kaj Stieber Twins en la unuopaĵo "Ich lebe für Hip Hop" de DJ Tomekk, kiun oni metis en la germana sukcesolisto.
En sia unua albumo, Feuerwasser, (publikigita en 2000), lia vortumado estis mem-meditaj kaj temis pri aferoj kiuj estis okazintaj en sia vivo, sed enhavis ankaŭ klasikajn hiphopajn kantojn kiel ekzemple teatraj kaj batalemaj.
En 2001, li publikigis sian duan albumo, Von innen nach außen, kio laŭvorte signifas "El interno eksteren". La germana hiphopa gazeto Juice premiis tiun albumon per la titolo "Plej Bona Nacia Albumo". Ĝi atingis la germanan sukcesoliston kaj estis publikigita en Japanio.
En lia tria albumo, nome Innere Sicherheit ("Interna Sekureco"), lia stilo ŝanĝiĝis en multaj aspektoj. Kvankam la perkutado en liaj antaŭaj albumoj estis produktitaj ĉefe elektronike, en tiu albumo ili estis produktita per ampleksa gamo de instrumentoj.