Wixhausen – prononco [vikshaŭzn] – estas la plej eta kaj plej norda parto de la eksterdistrikta urboDarmstadt en la suda parto de la federacia landoHesio de Germanio. La vilaĝece strukturita urboparto havas iom pli ol 6 000 loĝantojn (fine de oktobro 2024 estis ekzakte 6 578),[1] kaj ĝis la administra integrigo en la urbon Darmstadt nur en 1977 estis memstara administra komunumo. Antaŭe ekzistis pli proksimaj ligoj al la najbaraj komunumoj Erzhausen kaj Gräfenhausen. Tio ankaŭ rezultigis la projekton de komuna mezlernejo Hessenwaldschule, ekzemple, situanta en la arbaro inter la 3 komunumoj.
En la malnova loĝloka centro de Wixhausen, ĉirkaŭ la esence mezepoka protestanta preĝejo baroke transformita en 1776, duonlignaj trabfakaj domoj atestas pri la kampara-vilaĝa pasinteco de la nuna urboparto.