Decathlon | ||
---|---|---|
DECATHLON FRANCE | ||
![]() | ||
organizaĵo vd | ||
Dum | 1976 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société par actions simplifiée | |
Fondintoj | Michel Leclercq vd | |
Sidejo | Villeneuve-d'Ascq | |
Lando | Francio | |
Agokampo | sporta ekipaĵo • sporta vestaĵo • Easybreath | |
Posedata de | Association Familiale Mulliez vd | |
Posedataj kompanioj | B'Twin • Rijnhal • Quechua • Kalenji • Tribord vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Dekatlon (france: Decathlon) estas unu el la plej grandaj sportaj podetalaj ĉenoj en la mondo. Decathlon komencis sian vojaĝon en 1976 kiel malgranda vendejo en Lillo, Francio. Jardekon poste, la ĉeno vastigis siajn filiojn ekster Francio kaj malfermis filiojn en Eŭropo, Azio kaj Sudameriko.
La filioj de la ĉeno estas en 57 landoj, pli ol 1,600 filioj, kaj la ĉeno laborigas proksimume 90,000 homojn (aktuale en 2020). Pli ol duono de ĝia enspezo venas de vendejoj ekster Francio. En 2016, la financa spezo de la firmao estis pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj.
La nomo Décathlon estas tradukita el la franca kaj signifas batalo de dek, konkurso en dek malsamaj atletikaj fakoj.
La misio de la firmao, krom amasvendado, estas fari sportojn alireblaj por granda nombro da homoj, kaj inspiri diversajn sportajn agadojn. En la spirito fari sportojn alireblaj por la amasoj, la kompanio rekomendas malaltajn kaj atingeblajn prezojn, konservante kvaliton kaj dezajnon. Malantaŭ ĉiu produkto estas ideo kaj klientaj atendoj de atletoj, klientoj kaj diversaj kunlaboroj. La firmao funkciigas laboratoriojn proksime de sportejoj kie inĝenieroj testas centojn da produktoj jare por plibonigi kvaliton.