Detonacio laŭ la difino de Plena Ilustrita Vortaro laŭ faka lingvaĵo de ĥemio, sed ankaŭ de artilerio estas "subita eksplodo", "estigante premondon de tre granda rapido (de 1 ĝis 8 kilometroj/sekundo) kun tre mallongdaŭra bruo" (knalo).[1]
detonaciigilo estas parto de municio, bombo aŭ similaĵo, servanta por detonaciigi la eksplodaĵon (komparu ankaŭ la terminon prajmo),
detonaciivo estas la kapablo detonacii, kaj
antidetonacianto estas substanco, miksita kun alia eksplodema substanco por malpliigi ties detonaciivon. Ekzemple antidetonaciantoj estas aldonitaj al la benzino de eksplodmotoroj.