Dilbert | |
---|---|
bildostrio • comic strip series • retrakonto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Scott Adams |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldonejo | Andrews McMeel Publishing |
Ĝenro | humuraĵo • office humor • satiro |
Dilbert estas ĉiutaga bildostrio kreita de la usona bildliteraturisto Scott Adams. La bildstrio satiras pri oficeja laboro, nekompetentaj ĉefoj kaj sociaj misrilatoj.
La ĉefrolulo Dilbert, fake kompetenta sed socie misfunkcianta inĝeniero, laboras en fikcia entrepreno, kiu produktas ian specon de (neniam ekzakte priskribitaj) varoj. Liaj ĉefoj estas malkompetentaj, kaj ĉiuj roluloj, ĉefoj kaj kolegoj havas sociajn misfunkciojn, kio kaŭzas diversajn miskomprenojn kaj problemojn en la laborejo.
La bildstrion karakterizas tre simpla, kruda desegnostilo.