Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Drangiano

Drangiana soldato, en la tombo de Kserkso la 1-a (Persio) (ĉirkaŭ 480 a.n.e.).

DrangianoZarangiano (antikve-greke Δραγγιανή, Drangianē; en okcidenta malnovpersa lingvo 𐏀𐎼𐎣, Zraka aŭ Zranka) estis historia regiono kaj administracia divido de la Aĥemenida Imperio. Tiu regiono enhavas teritorion ĉirkaŭ la Hamun-lago, malsekejoj ĉe senelflua baseno Sistan Basin ĉe la Iran-Afgana limo, kaj ties ĉefa drenbaseno de la rivero Hilmend en tio kio estas nune sudokcidenta regiono de Afganio.

La ĉefurbo de Drangiano, nome Zarin aŭ Zranka (kiel la provinco mem), estis identigita plej probable kun la loko de la Aĥemenidoj nome Dahan-e Gholaman sudoriente de Zabol en Irano. Alia grava centro estis la urbo Profthazio, eble ĉe la nuntempa Farah, en Afganio. Foje Drangianon regis la sama satrapo de la najbara Araĥozio. En la jaroj 330-329 a.n.e., la regionon konkeris Aleksandro la Granda.


Previous Page Next Page






Drangiana AZ Drangiana Catalan Drangiána Czech Drangiana German Δραγγιανή Greek Drangiana English Drangiana Spanish Drangiana EU زرنکه (ساتراپی هخامنشی) FA Drangiana Finnish

Responsive image

Responsive image