Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Egumeno

Rusa egumeno portanta la klobukon kaj la brustan krucon.

Egumenohegumeno (greke: Ηγούμενος; bulgare kaj ruse: игумен; serbe: игуман aŭ iguman) estas la titolo per kiu estas indikata la gvidisto de monaĥejo en la eklezioj de la ortodoksismo, rolo simila al tiu de abato. La gvidistino en la monaĥinejoj estas egumeniaihumenia (greke: hegumeni; serbe: игуманија aŭ igumanija; ruse: игумения).

Egumeno krome indikas ankaŭ unu el la rangoj de la monaĥa ortodoksa hierarkio.

Dekomence la titolo estis aplikata al la gvidisto de ĉiuj monaĥejoj. Post la jaro 1874, kiam la rusaj monaĥejoj estis “sekularigitaj” kaj klasigitaj laŭ tri kategorioj, la titolo de “Egumeno” estis rezervita nur al la monaĥejoj apartenantaj al la malpli alta kategorio, nome al la tria.

La elektita superulo de la du superaj kategorioj ricevis (aŭ konservis) tiun arkimandriton (Αρχιμανδρίτης, Arkimandrìtis).

La taskaro de egumenoj kaj arkimandritoj praktike identiĝas, nur dum religiaj servoj egumenoj vestas simplan mantelon, dum arkimandritoj vestas la samon sed dekoraciitan per sanktaj tekstoj kaj surkapon metas la mitraon.

Egumeno, laŭleĝe nomumita estas surtronigita de la loka episkopo.

En la Bizanca Katolika Eklezio, la ĉefo de ero da monaĥejoj en la sama teritorio estas difinita “Protoegumeno (Proto-ihumen, Protoihumen, Proto-egumeno).


Previous Page Next Page






قمص Arabic قمص ARZ Ігумен BE Игумен Bulgarian Hegumen Catalan Igumen Czech Игумен CV Hegumen German Ηγούμενος Greek Hegumen English

Responsive image

Responsive image