Ejreno | |
---|---|
greka dio • personigo | |
Informoj | |
Originala nomo | Εἰρήνη |
Eble sama | Pakso |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Temiso |
Gefratoj | Eŭnomio • Diko |
Laŭ la helena mitologio, Ejreno aŭ Ireno (el la greka Ειρήνη, «paco») estis personigo de la paco kaj la riĉeco kiu devenas de ĝi. Laŭ Heziodo ŝiaj gepatroj estis Zeŭso kaj Temiso, do fratinoj ŝiaj estis Eŭnomio (Ordo) kaj Diko (Justeco)[1]. Ŝi apartenis al la Dua Generacio de la Horoj, diinoj pri la sezonoj kaj gardistinoj de la ĉielaj pordoj unue, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj kaj bonordo[2]. Ŝia romia ekvivalento estis Pakso (Pax), kaj ŝia kontraŭulo, Polemo (Milito).
La atributoj de Ejreno evoluis ĝis la akiro de ŝia personigo de paco. Unue ŝi estis diino de la printempo, pro tio ke ĉi tiu sezono estis la kutima tempo por militadi kaj organizi la kampanjojn kiu riskis Grekion, do estis tiam, kiam oni kutime preĝadis kaj oferadis al ŝi. Tiasence, oni ofte identigis Ejrenon al Tallo, la horo de la printempaj burĝonoj. Fakte, Tallo estis epitomo per kiu Heziodo nomis ŝin. Laŭ la rakontoj, Ejreno estis trankvila, silentema kaj serena diino, nomata plurfoje la plej bela el la diaro. Oni konsideris ŝin, kaj ŝiajn fratinojn, prosperiga beno por la homaro, certigo pri riĉeco kaj socia stabilo, kaj elpelantintino de suferado.