Eolipilo, el la greka "αιολουπυλη", estas maŝino konstituita de aerkamero (ĝenerale jen sfero jen cilindro), kun kurbaj tuboj per kiuj oni elpelas vaporon. La forto rezultanta de tiu elpelo faras, ke la mekanismo ekturniĝas, laŭ la leĝo de ago-reago. Normale oni varmigas la akvon en alia kamero, kaj tiun oni unuigas al la antaŭe uzita pere de tuboj laŭ kiuj pasas la vaporo, kvankam oni povas varmigi ĝin ankaŭ en la sama kamero ekde kie oni elpelas la vaporon.
La greka matematikisto kaj inĝeniero Herono de Aleksandrio priskribis la aparaton en la 1-a jarcento n.e., kaj multaj fontoj atribuas al li ĝian inventadon.[1][2] Tamen, Vitruvio estis la unua kiu priskribis tiun aplikaĵon en sia verko De architectura (ĉ. 30–20 a.n.e.).[3]
La eolipilo estas konsiderata la unua registrita vapormaŝino aŭ vaporturbino per reago, sed ĝi estis nek praktika fonto de energio nek rekta antaŭaĵo de la tipo de vapormaŝino inventita aŭ disvastigita dum la Industria Revolucio.[4]