Erewhon | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Samuel Butler |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1872 |
Eldonejo | Nicholas Trübner |
Ĝenro | sciencfikcio • fantasto • satira fikcio • utopia fikcio • lost world fiction |
Erevono aŭ ...Trans la Montaro (en: Erewhon or ...Over the Range) estas romano de Samuel Butler, anonime eldonita en 1872. La titolo ankaŭ estas nomo de lando, laŭrakonte malkovrita de la protagonisto. En la romano ne evidentiĝas en kiu parto de la mondo situas Erevono, sed estas klare, ke temas pri fikcia lando. Butler celis, ke la titolo legiĝu kiel la Angla vorto Nowhere (eo:Nenie) vost-antaŭe, eĉ kvankam la literoj h kaj w ne intertranslokiĝas. Probablas, ke tion li faris por sin protekti kontraŭ akuzoj esti malpatriota; Erevono okulfrape estas satiro pri la socio de la Viktorina epoko en Britio.
La unuaj kelkaj ĉapitroj de la romano, traktantaj la malkovron de Erevono, fakte baziĝas sur la propraj spertoj de Butler en Nov-Zelando kie, kiel juna viro, li laboris kiel ŝafisto por ĉirkaŭ kvar jaroj (1860-1864) kaj esploris partojn de la interno de Sud-Zelando. (Unu el la plej grandaj ŝaf-bienoj de la lando, situanta proksime al kie loĝis Butler, estas nomita "Erewhon" (Erevono) honore al li. Ĝi proksimas al Mesopotamia Station (eo:Mesopotamia Stacio aŭ Interrivera Stacio), alia granda ŝaf-bieno.)