Esla-Campos ([ESla-KAMpos]) estas komarko en sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 139 228 ha. Ĝi estas dividita en 38 municipajn teritoriojn kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri unu el tre ebenaj ebenaĵoj de Iberio, generita de sedimentoj apenaŭ eroziitaj dum la lastaj 25 milionoj da jaroj. Ĝi estas klare limigita per serio de geografiaj elementoj ligitaj al la riveroj Esla kaj Bernesga, kaj limas sude kun la provinco Zamoro kaj oriente kun la provinco Valadolido.
Grandparte oni faras intensivan agrikulturon de irigacio. La plej loĝata urbo estas Valencia de Don Juan, kiu estas la deka plej loĝata urbo de la provinco.