Esperance estas regiona urbo en la regiono Esperance-Orkampoj (Goldfields-Esperance) de Okcidenta Aŭstralio, ĉe la marbordo de la Suda Oceano proksimume ĉe 720 km oriente-sudoriente de la subŝtata ĉefurbo, Perto. Esperance estas la hejmo de 9 919 loĝantoj (censo de 2011).[1] Ties precipaj industrioj estas turismo, agrikulturo, kaj fiŝkaptado. Esperance-Distrikto estas hejmo de 13 477 loĝantoj.[2]
- ↑ Census 2011 AUS, UCL514002, Esperance (Urban Centre/Locality), alirita la 2013-04-29.
- ↑ Census 2011 AUS, LGA53290, Esperance (Local Government Area), alirita la 2013-04-29.