Faksimilo (lat. faru ĝin simila!) signifas originalfidelan kopion, t.e. reprodukton de ofte historie grava dokumento. Laŭ Francisko Azorín Faksimilo estas Ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fac simile (fari simile) el facere + simile.[2]
La nocio fakso venas same el la faksimilo.
La bona faksimilo egalas al ekzemplero en grando kaj farbo.