La Fehmarn-Markolo (dane Femer Bælt, germane Fehmarnbelt) estas markolo ĉirkaŭ 18 km larĝa inter la dana insulo Lolland (norde) kaj la germana insulo Fehmarn (sude), en la okcidenta parto de la Balta Maro.
Ĝi situas ĉe 54° 34′ 54″ N 11° 19′ 8″ O / 54.58167 °N, 11.31889 °O (mapo)Koordinatoj: 54° 34′ 54″ N 11° 19′ 8″ O / 54.58167 °N, 11.31889 °O (mapo). Kiel mara vojo ĝi ligas la Grandan Belton (Grandan Baltan Markolon) kaj la kilan golfon kun la centra kaj orienta partoj de la Balta Maro. Proksimume meze inter la du insuloj estas ŝanelo 9 km larĝa kun profundo inter 20 kaj 30 metroj. La marfluo preskaŭ ne estas influata de tajdo (maksimume 0,3 maraj mejloj en horo); plejparte ĝin kaŭzas vento.