Fibroplatoj aŭ lignofibroplatoj estas platoj faritaj el ligno, diversaj segejproduktoj kaj lignorestaĵoj, sed ankaŭ el lignofibrohavaj plantoj kiel lino aŭ kolzo. Ĉiu produkto konsistas el lignofibroj, fibraj faskoj aŭ fibraj partoj. La firmeco de la platoj estas okazigita de la kunglueco de la lignofibroj sen aŭ per gluo. La termino fibroplato estas unu el la lignoproduktoj. Ne konfuzu ĝin kun lignera plato.