Flix estas municipo en Katalunio, Hispanio. Ĝi apartenas al la provinco Taragono, en la komarko Ribera d'Ebre, situanta norde de ĝi kaj ĉe la limo kun tiuj de Segrià kaj Les Garrigues, sur meandro (latine flexu) de la rivero Ebro. Ĝi havas akvorezervejon, konstruitan en 1940, hidroelektran centralon kaj ĥemian industrikonstruaĵon. Kiel histori-arta heredaĵo elstaras la restaĵoj de mezepoka kastelo (el Castell Vell), la nova kastelo (Karlistaj militoj) kaj la preĝejo de Ĉielenpreno de Maria (malfrugotiko). Ĝi inkludas la urbocentrojn de Colonia de la Fábrica kaj Los Comellarets. ĝi havis populacion de 3 343 loĝantoj en 2023.