rozkultivaroj | |
---|---|
Floribunda-kultivaro 'Bonica 82' | |
Specio | Rozo |
Grupo | Floribunda-rozoj |
Konata ekde | 1981 |
Kultivisto | Meilland |
Deveno | |
Fancujo | |
Listo de rozkultivaroj | |
Floribunda-rozoj, pli frue nomata Polyantha-Hibridoj, estas roza klaso de la kulturrozoj. Ili estas kruciĝoj el grandfloraj Polyantha-rozoj kun te-hibridoj.
La evoluado estis firme ligita al la dana rozbredisto Svend Poulsen, kies plano estis krei novajn rozojn, kiuj havu vintran reziston por travivi skandinavajn vintrojn kaj kiuj multe floras dum la relative mallonga somero. Lia unua rozbredaĵo estis 'Rödhätte' ('ruĝĉapelino'), en 1911, poste venis en 1924 'Else Poulsen' kaj en 1925 'Kirsten Poulsen'. Tiam la rozoj ankoraŭ havis la nomon „Polyantha-hibridoj“.
Intertempe la pojaraj novbredaĵoj ne estas superrigardeblaj, pro tio hodiaŭ ekzistas multege da ne klare distingeblaj formoj, kiuj kunigas la ne klare distingeblajn formojn de Polyantha-rozoj, te-hibridoj kaj Floribunda-rozoj, al la grupo de bed-rozoj.