Frenzy | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Frenzy |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1972, 19 maj. 1972, 25 maj. 1972, 21 jun. 1972, 29 jun. 1972, 12 sep. 1972 |
Ĝenro | krimsuspensfilmo, filmo bazita sur romano, horora filmo, suspensa filmo, crime drama film, psychological horror film, psychological thriller film, krimfilmo, drama filmo |
Kameraado | Gilbert Taylor, Leonard J. South |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | Anthony Shaffer |
Filmita en | Londono • Pinewood Studios |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Ron Goodwin |
Rolantoj | Jon Finch • Alec McCowen • Barry Foster • Billie Whitelaw • Anna Massey • Barbara Leigh-Hunt • Vivien Merchant • Jean Marsh • Bernard Cribbins • Michael Bates • Jimmy Gardner • Noel Johnson • Alfred Hitchcock • Robert Riettii • Clive Swift |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Frenzy estas usona psikologia trilera filmo de 1972 reĝisorita de Alfred Hitchcock, nome lia antaŭlasta. La scenaro de Anthony Shaffer estas bazita sur romano de 1966 Goodbye Piccadilly, Farewell Leicester Square de Arthur La Bern. En la filmo stelulas Jon Finch, Alec McCowen, kaj Barry Foster. Kaj aperas ankaŭ Billie Whitelaw, Anna Massey, Barbara Leigh-Hunt, Bernard Cribbins kaj Vivien Merchant. La originala muziko estis komponita de Ron Goodwin.
La intrigo temas pri seria murdisto en tiutempa Londono kaj eks-aviadisto. En tre komenca sceno estas dialogo kiu mencias du verajn londonajn serimurdistojn: nome Christie komence de la 1950-aj jaroj, kaj Joĉjo la Buĉisto en 1888. Barry Foster diris, ke por prepari sian rolon, Hitchcock diris al li, le li studu du librojn pri Neville Heath, alia angla serimurdistoj kiu ŝajnigis sin ofte oficiro de RAF.[1]
Frenzy estis la tria kaj fina filmo kiun Hitchcock faris en Britio post li translokiĝis al Holivudo en 1939. La aliaj du estis Under Capricorn en 1949 kaj Stage Fright en 1950 (kvankam estis ankaŭ kelkaj internaj kaj eksteraj scenoj filmitaj en Londono por la refilmado en 1956 de The Man Who Knew Too Much). La lasta filmo kiun li faris en Britio antaŭ sia translokiĝo al Holivudo estis Jamaica Inn (1939). La filmo estis publikigita en la Kinfestivalo de Cannes de 1972, sed ĝi ne eniris en la ĉefa konkurenco.[2]