Fruktvino estas alkohola trinkaĵo, kiu estas farata per fermentado de fruktoj, escepte de vinberoj.
Ĝenerale oni povas diri, ke oni povas fari kvazaŭ-vinon el ĉiu frukto, kiu taŭgas por la homa konsumado, nome fruktvinon. La alkoholenhavo povas esti ĝis 18 %, pro kio oni devas aldoni sukeron al la fermentado. Fruktvinoj el „puraj“, do sen aldono de sukero atingas alkoholenhavon apenaŭ pli ol 10 % vol.
„Vinecaj trinkaĵoj“ estas klasika pom- kaj pir-vinoj kaj per alkohola fermentado faritaj trinkaĵoj el rabarbo, sambukofloroj aŭ mielo.